28/8/14

Sociaj Retoj

Kion mi plej sopiras post forigi mian fejsbukan konton estas la esperantajn grupojn (Zam mem estus fiera pri mi). Bedaŭrinde ĝis nun mi ne trovis bonan kialon por reveni.

La komenca ideo estis bona, kundividi, tiel informo povas disvastiĝi plej rapide. Ankaŭ kontakti malproksimajn homojn aŭ saminteresajn personojn estas multe pli facile. Do volonte, mi malfermis profilon en fejsbuko.

Komence ĉio bonis, mi feliĉe aldonis kelkajn esperantistojn, aliajn okupterapiistojn, familianojn kaj amikojn... kaj tiam unu el unuaj problemoj... privateco, senrimarke mi havis pli ol cent amikojn!!. Kvankam mi klopodis krei listojn, fermi fotarojn, ktp, ĉiam oni vidis aĵojn kiujn mi ne volis montri. Ĉu tiu kunlaboranto bezonas vidi fotojn pri mia privata vivo? (eĉ se mia vivo ne multe pli interesas ol iuj ajn) Multaj aferoj iĝis nekontrolitaj, ĉar mi povis fermi aŭ almenaŭ klopodi fermi miajn aĵojn, sed ĉiam ekzistas "komunaj amikoj" al kiuj fajfis ĉu fermi aŭ malfermi privatan informon, do ĉio restis kvazaŭ publika.

Ni ne zorgas aŭ ni ne agnoskas pri kiom da nia vivo estas montrita senkontrole kaj amase... ĝuste amiko mia alŝutis videon pri nia feriado kaj li ligis ĝin al ĉiu socia reto... enorde, familio kaj amikoj nun povas ĝin vidi... sed kio pri la ceteruloj... pri tiuj nekonatuloj kiu nun povas ĝin spekti... ne estas hontinda video, nek sekreta, sed temas pri mia privata vivo.

Sed poste kun la apero de aliaj poŝtelefonaj programoj (ekz Instagram) ĉio evoluiĝis... ne nur niajn interesojn aŭ fotojn ni alŝutis sed ankaŭ ni volis ne kundividi sed fanfaroni, montri kiel feliĉaj ni estas, kiel originalaj, kiel unikaj, kiel belaj (antaŭpretigante nian spontanan foton, oh ve! Ĉu vi vere matenmanĝas ĉiam tiel? Ĉu vi vere kapablas fari foton dum vi "dormas" kun via hundo? Kiom da fotoj vi faris antaŭ alŝuti nur unu?) ... atendante la plej rapidan rekompencon, tiujn "mi ŝatas" kaj komentoj, kiuj aldonas sukceson aŭ valoron al niaj kreaĵoj, al niaj pozoj, al ni mem kiel personoj.

Antaŭ nelonge mi ĉeestis en datrevena festo. Tiel homoj ekkomencis fari fotojn por alŝuti ilin al instagram (ne por konservi aŭ memori la feston!!), kaj ili faris ne nur unu aŭ du spontanajn bildojn sed kelkajn por elekti kiu estis la plej taŭga (kompreneble, ili uzis siajn plej bonajn vizaĝojn, inkluzive tiuj anas-buŝoj kaj pozadoj), kaj poste ili decidis pri kiuj etikedoj devu esti aldonitaj por kapti pli sekvantojn (KIO!?)

Kio okazas al ni, ĉu ni bezonas tiel urĝe famon ke ni devas kundividi nian ĉiutagon (multfoje pretendita) pere de ĉiu retejo por ĉies aprobo kaj poste kontroli kiom da tiuj aproboj ni havas? Ĉu estas nova formo de oni senti sin akceptitaj de aliaj? Admirata? Ĉu eĉ amata?





No hay comentarios: