16/12/08

Lasta Semajnfrazo.

"Ekzistas en la vivo multaj ajxoj pli gravaj ol mono! tamen, ili multekostas!"

Groucho Marx (1890-1977) Usona aktoro/Actor estadounidense.

¡Hay tantas cosas en la vida más importantes que el dinero! ¡Pero cuestan tanto!.

La Ondo / Die Welle/ La Ola

La Ondo estas titolo de filmo kiu temas pri reala stud-projekto kiu evolvigxis en germana mezlernejo. La celo de gxi estis montri kiel funkcias la auxtokratio kaj montri ke gxi ankoraux eblas okazi en disvolvigxintaj landoj ecx post la dua milito. La instruisto komencis la eksperimenton, li altrudis disciplinon kaj samtempe, unuigas la lernantaron. Iom post iom ili faras grupon kaj persekutas tiujn kiuj ne estis parto de ilia movo.

Spektinda filmo kiu kaptas la spekanton ekde la komenco gxis la fino. Gxi kritikas kaj klarigas kiaj kialoj kaj kiaj homoj povas igi la socio tiel. Iru kinejen kaj spektu gxin!!



Originala titolo: Die Welle : Título original
Lando: Germanio : Pais
Jaro: 2008 :Año
surscenigisto: Dennis Gansel : Director