30/10/08

Nova terorisma atako

ETA (eŭska terorisma grupo) eksplodigis bombon sur la universitata areo de Navaro. 22 homoj estis vunditaj pro la eksplodo. Teroristo avertis per telefono ke estis bombo en aŭto parkita sur iu universitata areo sed ne specifis kien do, polico ne kapablis trovi ĝin. Ankoraŭ ne scias ĉu teroristo intence kaŝis tiun informon aŭ nur ĝin forgesis... Hispanio suferas la terosit-problemon antaŭ multaj jaroj ekde 1959. Multaj pereis pro la atencoj. ETA celas la sendependon de Eŭskio kiu estas nun parto de Hispanio kaj Francio...

Naciismoj ekzistas en multaj landoj... ĉi tie en Hispanio ili vere gravas ĉar nuntempa hispanaj regionoj estis antaŭ, mezepoke, sendependaj regnoj kaj pro tio ili havas nun fortan nacian identecon kaj ankaŭ eĉ siajn proprajn lingvojn. Tamen Hispanio evoluiĝis kaj nun estas unuiĝita lando dividita en aŭtonomaj komunumoj. La sento de tiuj kiuj ne volas aparteni al Hispanio estas komprenebla sed oni ne povas atingi tiun celon perforte. Hodiaŭ estas aliaj multaj demokratiaj manieroj kiu respektas ĉies rajtojn


Jen malsupre bildo de kio estus Eŭskio:

29/10/08

matena penso...

mi ne volas labori hodiaŭ... -_- z Z

28/10/08

La novaĵo: unua artefaria koro kreita el organa materio

Francaj scienculoj kreis ĉi artefaritan koron kiu maleblas la sangan koaguladon kaj ankaŭ batas laŭ la necesoj de la portanto. Oni diras ke ĝi povus esti uzata post du jaroj. Ĉi tio estas grava avanco en la organa transplantado kaj evitis la malfacileco kiu estas trovi kor-donanton. Jam ekzistis aliaj artefaritaj koroj, sed nun estas la unua fojo ke ĝi estas organa. Tio kio ŝajnis kvazaŭ film-fikcio nun estas reala. Iom post iom novaj malkovroj kaj elpensaĵoj eblas ke ni vivos pli kaj kun plibonaj kondicioj kaj certe estonte ni ne bezonos artefaritajn organojn nek donantojn ĉar ni kreos niajn proprajn organojn.

Nun, vi ankaŭ estas fama


Saluton Jonĉu... jen la foto de vi ĝuste antaŭ la bildo de Twombly ĉe Guggenheim en Bilbao. Nun mi havas ĝin ne nur sur papere sed ankaŭ ciferece ;) kaj tiel mi povas fanfaroni de amiko :P vi aperis sur preskaŭ ĉiuj ĵurnalo!! Fortan kison!!

Lasta bloga enketo:

Jen rezultoj el la lasta enketo: "pri kio vi ŝatus legi?"

scienco: 50%
japanaĵoj: 50%
ceteraj: 0%

27/10/08

Filmo: Viki Kristina Barcelono


Mi multe atendis el ĉi filmon. Eble ĉar ĝi estis filmita en Hispanio kaj pro la apero de du nun mond-famaj hispanaj geaktoroj Penelope Cruz /krus/ kaj Javier /Ĥavier/ Bardem, eble ĉar la lasta filmo de Woody Allen /ŭudi elen/ tre plaĉis al mi. Sed Viki Kristina Barcelono ĵus normalas... ne estas bonega filmo nek malbona, ĝi havas tre bonajn momentojn en kiuj la geaktoroj ŝajnas veraj sed dum aliaj ili malmulte konvinkas. Nepre oni devas vidi ĝin je originala versio ĉar la filmo havas multajn dulingvajn scenojn. Pri la muziko nur diri ke ĝi estas tedema, tro da hispana gitaro kvazaŭ en Hispanio ne ekzistas aliaj muzikiloj. Nu, al mi la filmo ĉagrenis... kaj kio okazis kun Viki (Rebecca Hall)? Kial ŝi ne aperis dum la film-prezento?? Ĉu sxi ne gravis?... Multe pli bonaj filmoj de Woody Allen estis Scoop kaj Match Point.

26/10/08

Antaŭa frazo de la semajno

"paco komencas per rideto"
Patrino Teresa

23/10/08

Okazas en Madrido (parto 2)


Por malaperigi la nepagitan ŝuldon (bv. Vidu afiŝo pri Okazas en Madrido, parto 1), la urbestro de Madrido disvolvis novan solucion… nu, kompreneble tiu ne estas la oficiala kialo sed ĉiuj suspektas pri la celo de ĉi tiu rimedo… jen la urbodoma versio: por favori la recikligon kaj la korektan rubo-malkunigon oni kreis monpunon por tiuj najbar-komunumoj kies membroj ne bone forĵetos iliajn rubojn en la taŭgaj rubujoj (en Hispanio ni havas verdan rubujon por organaĵoj; flavan por plastaĵoj, metalaĵoj kaj karton-brikoj, alian bluan por kartono kaj papero kaj alian por boteloj).


Plendoj rapide aperis, ĉar kial homoj kiu bone forĵetas la rubon devas esti punita pro la kulpo de aliaj? Ĉu ne estos plibone konsciigi pri la neceso zorgi pri nia planedo kaj eduki pri recikligo? Sed la urbodomo bezonas la monon por pagi al iliaj kreditoroj.

22/10/08

tre grava novaĵo: Mi fariĝis 27!! ^_^

Urĝa ĝisdatigo: la 19an de oktobro estis mia datreveno. Mi iĝis 27... ne estas multaj jaroj sed mi jam tre proksimas al 30, sed ne gravas. Mi ne zorgas pri maljuniĝi. Estis dimanĉo do mi noktumis iomete (mi revenis ne tro malfrue, nur ĝis la sesa matene) kaj estis kun kelkaj amikoj la sabatan nokton. Pro familia situacio ne estis la oficiala festo do, la okan de novembro mi kunigos ĉiujn ĉe mi, por bone festumi.

Unue ni estis en trinkejo babilante kaj poste ni iris dancejon. Mi feliĉis ĉar dum la nokto mi renkontiĝis kun multaj homoj konataj de mi kaj ankaŭ ĉar amiko de Barcelono povis veni. Tamen multaj aliaj mankis sed mi ilin atendas ĉe la venonta festo.

jen foto de la grupo, mi estas tiu kiu estas pli dekstre


17/10/08

La novaĵo: Bebo naskiĝis por savi sian fraton

Li estis elektita per la metodo de antaŭenplanti genetika diagnozo. Ĉi tio estas tekniko por elekti sanan embrion inter aliaj kiuj portis genetikan malsanon. Tial, oni povos uzi poste sian umbilikan ŝnuron por preni ŝanĝon kaj kuraci la denaskan anemion de sia frato. Esta la unua fojo ke okazas io tia en Hispanio.

Kelkaj malfermis la diskuton, ĉu rajtas elekti kiun naskiĝos? ĉu rajtas elekti iun genetike? Kompreneble ĉikaze la celo de la elekto estas tre klara, savi. Sed imagu, ĉu ni rajtas elekti ekzemple havi aŭ ne havi filon kun mensa malfriĝo? Ĉu poste ne venos elekti plialtan aŭ plibelan aŭ plisaĝan filon?

15/10/08

www.amikumu.com



Antaŭ jam longa tempo la socia retpaĝaro www.amikumu.com ne bone funkcias. Ĉu iu scias kio okazis? Nur la eraro-ekrano aperas kiam oni provas ŝarĝi la ttt-ejon.

11/10/08

Madrida Komunumo


Laŭ Vikipedio: "La regiono de Madrido aŭ Madridio, (7.995 km2), havas proksimume 6.061.680 loĝantojn. La regiono konsistas el nur unu provinco, la Madrida Provinco".

Politike, Madrido estas regita de la dekstra politika partio (PP, popola partio), ĝia ĉefulino estas Esperanza Aguirre. Sxi estas la prezidantino ekde la jaro 2003 kaj ĉi tiu estas sia dua leĝo-fara periodo. Ŝi difinas sin mem kiel liberalisma kaj ekde sia komenco multaj ŝanĝoj okazis... la publika sano kaj la edukado iom post iom malboniĝas ĉar mono ne estas investita. Aperis multaj duonprivataj lernejoj kaj nun la administradon de la novaj malsanulejoj ankaŭ estas privata, kvankam la grundo en kiuj estas konstruataj estas publika kaj estas Madridio kiu pagas la servojn pere de la mono de madridanoj.
Ĉi tie, en Hispanio, ni pagas impostojn por havi senkostan sanon kaj edukadon, sed pro la manko da investo, publikaj lernejoj kaj malsanulejoj malnoviĝas kaj homoj devas pagi por atingi edukadon kaj kuracistan zorgon. Ankaŭ universitatoj ricevis malmulte da mono ĉi jaro. Kio okazas cxi tie estas hontinda, nur oni zorgas pri la privata iniciativo aŭ tio kio donas profiton.

Instruistoj plendas, lernantoj plendas, hospitalistoj plendas kaj ankaŭ malsanuloj, neniu ilin aŭskultas.

Edukado kaj sano ne devas esti negoco, ili estas cxies rajtoj.

9/10/08

Literaturo: La Libroŝtelisto


Hodiaŭ mi finis libron kiu amuzis min, sed pli grave, emociigis min "La Libroŝtelisto". Eble ne estas unu el la plej bone skribita libro, sed ĝia grifelo estas tre distra kaj facile legebla... kaj kio okazas dum la rilato kaptas vin.


Estas la rakonto de Liesel, knabino kiu vivas en Germanio dum la dua mond-milito kaj kiel ŝi travivas ĉion kio okazis tiam.


Mi ĝin ŝatis, eble pli ol la mondfama libro "La infano en stria piĵamo" kiu estis tre infana. Do se vi volas amuziĝi per libro legu "la libroŝtelist(in)o"


8/10/08

Signolingvo


Saluton al ĉiuj,

Hodiaŭ mi rakontos al vi pri lingvoj, sed ne tiuj aŭdeblaj sed videblaj. Pasintan lundon mi ekkomencis tre interesan kurson, hispana signolingvo. Mi ĉiam interesiĝis pri ĉi tiu komuniksistemo. Mi studas ĝin ĉe la Madrida Asocio por Surduloj. Hodiaŭ mi havas la duan lecionon kaj espereble mi ĝin tre ŝatus, la unua ja estis tre bona. Ni multe laboris nian korpan kaj vizaĝan esprimon, ĉar ankaŭ ne nur manosignoj sed ankaŭ vizaĝ-signoj estas uzataj por paroli.

Surduloj havas abocon por literumi vortojn, tamen ili ankaŭ uzas signon por unu tuta vorto aŭ ideo (kiel ĉiniaj aŭ japanaj ideaogramoj). Tiel ili multe pli rapide parolas.

Signolingvo estas tute malsama en ĉiu lando. Pro tio oni kreis "Gestuno-n" kiu celis helpi kiel lingvoponto, same ol esperanto. La nomo "Gestuno" devenas de la itala, kaj signifas "la unuiĝo de gestlingvoj (signolingvoj)". Sed ne estas tro uzata.

5/10/08

drakobulo, ĉu la film(aĉ)o?



Ĝi aperos venontan jaron... estas filmo bazita sur la samnoma mangao kaj animeo (japane: ドラゴンボール angle: Dragon Ball) verkita de Akira Toriyama /Akira Torijama/. Ĝi temas pri la historio de Goku kiu serĉas tra la mondo, sep magiajn bulojn kiuj, kiam ili estas kunigitaj, alvokas sakralan drakon kiu plenumas dezirojn. Lukt-artoj kaj humoroj miksiĝas dum la tuta rakonto. Estis unu el la plej fama mangao en la mondo.

Tamen, kiam mi vidis la prezento-filmon mi multe seniluziiĝis, ŝajnas ke ĝi ne respektas la originalan version kaj nur celas gajni monon kiel filmo por adoleskantoj. Kion vi opinias?

Vidu la filmeton, klaku sur ĉi tiu ligilo:

http://www.traileraddict.com/trailer/dragonball/teaser-trailer



teknologio: hodiaŭ videoludoj

Nintendo lanĉis sian novan videoludilon "nintendo DSi"

Ĝi havas, kiel novaĵoj, pli grandan ekranon kaj fotilon krome de interret-konekto kaj akordigeblo kun malnovaj videoludoj. Aĉetebla en Japanio venontan novembron, tamen en Usono kaj Eŭropo oni devas atendi ĝis 2009.

Nintendo estas unu el la plej fama kompanio pri videoludoj. Ĉiam noviganta, revoluciis la mondon per sia portebla videoludilo "Game Boy" /Geim Boj: Ludo knabo/. Aliaj kunvivis dumtempe ekzemple Game Gear /Geim Giar/ de Sega sed ne sukcesis, nur GameBoy daŭris kaj estis la ĝermo de la nuntempa Nintendo DSi.

Kiu ne memoras tiun unukoloran ekranon kun tiujn fajf-sonojn kaj mondfamajn ludojn kiel Tetris'? jen la evoluo de ĉi ludilo...


4/10/08

Okazas en Madrido

La novaĵo:
"Juĝisto deklaris neleĝaj la park-horloĝojn kiuj estas ekstere de la ĉirkaŭ-vojo M-30"


Madrido estas la plej ŝulda urbo en Hispanio. Post la ega konstruado kiu estis la subterigo de la aŭto-vojo M-30 (kiu ĉirkaŭas la ĉefurbo) la ŝuldo atingis la sumo de 6.500 milionoj da eŭroj. Ekde tiam Alberto Ruiz Gallaradón, la urbestro, volas reakiri monon iel ajn.

Unu el tiu rimedoj por gajni monon estas plenigi la urbon per park-horloĝojn. La kialo laŭ la urbodomo por fari ĉi tion estas ke Madrido estas tre obstrukcita per la aŭtoj kaj pro tio homoj kiu ne loĝas en la ĉefurbo uzos aliajn veturilojn por veni se ili devas pagi por parki iliajn aŭtojn, kaj ankaŭ la propraj madridanoj trovos park-lokojn pli facile (ĉu iu kredis tiun ekologian ekskuzon kiam li eĉ ne faris informon pri la mediaj sekvoj de la M-30). Sed Gallardón etendis la park-horoloĝoj ekstere la limoj de la urbocentro kompreneble por gajni eĉ pli da mono. La najbaroj plendis kaj turnis al la juĝejo kiu nun ilin pravis.

M-30 estas nun moderna kaj utila vojo, tamen la elĉerpo da mono kaj la nuntempa ŝuldo, kiu pligraviĝis pro la internacia krizo, havas nun gravajn konsekvencojn. Multaj sociaj projektoj estas nun haltigitaj, multaj suburbaj kvartaloj el Madrido bezonas modernigadon kaj novajn infrastrukturojn. Lernejoj, maljunulejoj, sportejoj, ĉio, estos ne konstruataj. Ĉu ne eblis konstrui la aŭto-vojon alimaniere?... hontinda estas ke kvankam ne estas mono por la veraj problemoj, la projekto por organizi la olimpikaj ludoj en 2016 ankoraŭ daŭras. Denove, la personaj planoj de nur unu ulo estas pli grava ol la bonstato de la ceteraj kaj kiel ĉiam malriĉuloj estos kiuj pli malfacilojn havos.

2/10/08

Ekkomenco!


Salutojn karaj gelegantoj!

Mi kreis ĉi tiun blogon por rakonti pri ĉio ajn kio okazis en la mondo. Kelkfoje pri gravaj aferoj kaj alia fojoj pri ne tiel gravaj sed, kompreneble, ĉiam en Esperanto. Espereble vi pardonos miajn erarojn, mi ja laboras por ilin forigi, kaj vi ŝatos kion ĉi tie ni diskutos. Ĉar ĉi taglibro estas ankaŭ via do, aliaj opinioj kaj vid-punktoj estos bonvenitaj.

Dankon pro via legado, mi atendos vin denove je la dua komento!

Ĝis la revido!

Via nova amiko

Alĉjo.