31/1/09

Novaĵo: Islando estos la unua lando regita de senkaŝa samseksamulino.


Johanna Sigurdardottir regos ĉi landon venontan semajnon. Ŝi estas 66 jaraĝa virino kiu edziĝis kun alia virino en la jaro 2002. Ŝi laboris dum ok jaroj por la Socia Ministerio kaj post la demisio de Geir Haarde ŝi iĝos ĉefministrinon.

Iom post iom la homa socio evoluiĝas kaj akceptas ke ni ĉiuj estas egalaj kaj havas la samajn rajtojn. Nur justas esti juĝita pro niaj laboro kaj faroj, genro, religio, seksemo aŭ haŭtokoloro tute ne gravas.

Gratulon al la nova islanda ĉefministrino.

10/1/09

lasta semajna frazo

"Oni povas kasxi la veron, sed oni ne povas gxin estingi"

Frank Lloyd Wright (1867-1959)
Usona Arkitekto
Arquitecto estadounidense.

"La verdad puede ocultarse, pero no extinguirse"

mi amos vin multe pli bone /te amaré mejor

Jen spektinda video kaj bela kanto verkita de Tontxu /Toncxu/. Li kantas hispane kaj ŝi uzas hispanan signolingvon. Vi povas legi sube la tradukon en esperanto.

Os dejo un bonito video con una bonita canción de Tontxu. canta en español y ella usa la lengua de signos española. Podeis leer más abajo la traucción en esperanto.



Mi neniam ŝtelos auroron al vi,
mi nur volas ke vi iru
kaj ke vi revenu, kiam vi deziros
Mi ne estos la ŝtelisto de viaj matenoj,
mi nur volas ke vi dormu
kaj apud mi vi vekiĝos, se vi deziras.

Libere, mi amas vin libere.
Memori kiel ni konatiĝis
kaj forgesi la morton kaj la solecon.
Ĵaluzoj estas mensogo kaj mi vero.

Mi ne memoras la pasintempon
antaŭ vi...

Mi amos vin multe pli bone
ĉar multe kaj tro estas eraro.
Kaj se ne rigardu min
plorante kiel infano kontraŭdirante min.
Mi demandas min
kun kiu vi estos, ĉu vi revenos aŭ ne.
Kaj mi ekdormas sole kun vi
(x2)

Mi neniam ŝtelos auroron al vi.
Mi ne estos la ŝtelisto de viaj matenoj.
Mi neniam ŝtelos pli aurorojn al vi.
Mi ne estos la ŝtelisto de viaj matenoj.