14/10/09

Ĝisdatigi

Kiam mi reeniris ĉi tien denove mi ŝokis... mi ne verkis ion ekde la pasinta januaro...kial tio? la manko da tempo estas unu el la ĉefa kialoj sed, ankaŭ, ke por mi estas malfacile verki ĉion rekte en esperanto. Ŝajnas ke post preskaŭ dek jaroj ankoraŭ mi ne praktikis sufiĉe kun la internacia lingvo (kaj tajpi ĉi tie estus tre bona maniero por plibonigi mian konon de la lingvo).

Pasinta semajnfino mi partoprenis de Eo-ekskurso, normale mi ne aliĝas al ĉi tiaj eo-aranĝoj, eble ĉar mi ne havas multajn eo-amikojn kaj ankaŭ ĉar mi ĉiam pensas ke mi ne kapablus paroli kaj kompreni ĉion do, mi tedos ĉiujn. Sed dum la promenado tra la kamparo interesaj paroladoj okazis kaj kvankam mi ne povis esprimi kelkajn pensojn la rezulto tre plaĉis al mi. La renkontiĝo estis vere sufiĉe internacia kaj krom da hispanoj ankaŭ mi konis rusinon, belgon kaj germaninon inter aliaj. Mi amuziĝis.

Nu, konkludo, mi devas pensi serioze partopreni de la venonta eo-aranĝo kaj ankaŭ pensi serioze pri ĝisdatigi ĉi-taglibron ofte :)