28/8/14

Sociaj Retoj

Kion mi plej sopiras post forigi mian fejsbukan konton estas la esperantajn grupojn (Zam mem estus fiera pri mi). Bedaŭrinde ĝis nun mi ne trovis bonan kialon por reveni.

La komenca ideo estis bona, kundividi, tiel informo povas disvastiĝi plej rapide. Ankaŭ kontakti malproksimajn homojn aŭ saminteresajn personojn estas multe pli facile. Do volonte, mi malfermis profilon en fejsbuko.

Komence ĉio bonis, mi feliĉe aldonis kelkajn esperantistojn, aliajn okupterapiistojn, familianojn kaj amikojn... kaj tiam unu el unuaj problemoj... privateco, senrimarke mi havis pli ol cent amikojn!!. Kvankam mi klopodis krei listojn, fermi fotarojn, ktp, ĉiam oni vidis aĵojn kiujn mi ne volis montri. Ĉu tiu kunlaboranto bezonas vidi fotojn pri mia privata vivo? (eĉ se mia vivo ne multe pli interesas ol iuj ajn) Multaj aferoj iĝis nekontrolitaj, ĉar mi povis fermi aŭ almenaŭ klopodi fermi miajn aĵojn, sed ĉiam ekzistas "komunaj amikoj" al kiuj fajfis ĉu fermi aŭ malfermi privatan informon, do ĉio restis kvazaŭ publika.

Ni ne zorgas aŭ ni ne agnoskas pri kiom da nia vivo estas montrita senkontrole kaj amase... ĝuste amiko mia alŝutis videon pri nia feriado kaj li ligis ĝin al ĉiu socia reto... enorde, familio kaj amikoj nun povas ĝin vidi... sed kio pri la ceteruloj... pri tiuj nekonatuloj kiu nun povas ĝin spekti... ne estas hontinda video, nek sekreta, sed temas pri mia privata vivo.

Sed poste kun la apero de aliaj poŝtelefonaj programoj (ekz Instagram) ĉio evoluiĝis... ne nur niajn interesojn aŭ fotojn ni alŝutis sed ankaŭ ni volis ne kundividi sed fanfaroni, montri kiel feliĉaj ni estas, kiel originalaj, kiel unikaj, kiel belaj (antaŭpretigante nian spontanan foton, oh ve! Ĉu vi vere matenmanĝas ĉiam tiel? Ĉu vi vere kapablas fari foton dum vi "dormas" kun via hundo? Kiom da fotoj vi faris antaŭ alŝuti nur unu?) ... atendante la plej rapidan rekompencon, tiujn "mi ŝatas" kaj komentoj, kiuj aldonas sukceson aŭ valoron al niaj kreaĵoj, al niaj pozoj, al ni mem kiel personoj.

Antaŭ nelonge mi ĉeestis en datrevena festo. Tiel homoj ekkomencis fari fotojn por alŝuti ilin al instagram (ne por konservi aŭ memori la feston!!), kaj ili faris ne nur unu aŭ du spontanajn bildojn sed kelkajn por elekti kiu estis la plej taŭga (kompreneble, ili uzis siajn plej bonajn vizaĝojn, inkluzive tiuj anas-buŝoj kaj pozadoj), kaj poste ili decidis pri kiuj etikedoj devu esti aldonitaj por kapti pli sekvantojn (KIO!?)

Kio okazas al ni, ĉu ni bezonas tiel urĝe famon ke ni devas kundividi nian ĉiutagon (multfoje pretendita) pere de ĉiu retejo por ĉies aprobo kaj poste kontroli kiom da tiuj aproboj ni havas? Ĉu estas nova formo de oni senti sin akceptitaj de aliaj? Admirata? Ĉu eĉ amata?





22/8/14

Aŭgusto

Kvankam mi amas la someron, iri plaĝen, naĝejen; promeni nokte, manĝi glaciaĵojn... Aŭgusto en mia laborejo estas tre enuiga, tro. Mi ja devu havi du pagitajn feriajn monatojn, julio kaj aŭgusto, kiel instruistoj en lernejoj havas. Sed ĉar mi estas okupterapiisto (dankon al mia amiko Andy kiu ebliĝis tiun artikolon) mi jam forelspezis miajn tutajn feriojn kaj nun mi devas labori denove. Por tiuj kiuj ne konas min, mi laboras en Diurna Centro por demencaj maljunuloj (mi ja priparolos pri mia laboro en alia skribaĵo).

Okazas ke pro unue, ĉi tiu fortega krizo, kaj due, pro esti feriotempo, multaj "geavoj" forestas (mi ŝatas uzi tian karan vorton senzorge ĉu ili havas nepojn aŭ ne) mi ne havas multajn taskojn farendajn. Normale oni plendas (mi plendas) kiam estas tro da laboro kaj malmulte da helpo, sed kiam mi havas nenion por fari estas eĉ pli malbone! Mi malesperiĝas ĉar mi ne scias kion fari. Mi retumas kaj retumas, mi legas blogojn, mi parolas babileje (ĉu vi iam eniras en la babilejo de lernu.net? eble ni jam renkontiĝis tie iu mateno. Estas sufiĉe vigla babilejo ene de esperantujo), mi legas, mi studas esperanton, signolingvon... sed ok horoj estas tro da tempo por esti koncentrita legante pri la akuzativo, mi bezonas movi la krurojn, promeni, iri eksteren, sed mi ne povas. Do mi restas en mia terapi-ĉambro kun la same-kiel-mi lacegaj avoj. Kaj la tempo simple enterniĝas! Mi rigardadas la horloĝon kaj la hor-montriloj ne moviĝas...

Kion fari ĉi-kaze? Ĉu iu konsilo?

Bonŝance, jam vendredas kaj nur mankas hor-duono por fini laboron! Poste mi treinos, sportumi ĉiam liberigas min kaj renkontos amikojn por drinki bieron kaj tiel kompensi la kalorio-perdon.

Sed ĝis tiam, ankoraŭ mi devas esti ĉi tie, do legantoj, eniru babilejen kaj parolu kun mi!!

Koran brakumon al ĉiuj!!

18/8/14

Sole

Skribi personan blogon estas io kion oni faras sole, kompreneble. Ĉikaze ĉia responso pri tiuj skribaĵoj estas nur miaj. Ĉu ĉi tiu blogo estas amuza, interesa aŭ teda... ĉio dependas de mi, kaj se ĝi sukcesas aŭ ne, rekte influas al mia memestimo - do mi volas pozitivajn komentojn sube ;)-. Kiam ni agas sole sed publike ni sentas nin strangaj, kiel se ni estus partoprenantoj de ia televid-konkurso, ŝajnas ke ni estas viditaj de ĉiuj ĉiumomente, povas esti tiel aŭ ne, sed certe ne gravas.

Lasta vendredo estis ferio en Hispanio, do mi ne iris labori. Bedaŭrinde aŭguste multaj amikoj foriris do nenian planon mi havis. Mi decidis iri al naĝejo sole. Estas universitata naĝejo, do preskaŭ ĉiuj estas junaj homoj. Bonas ke ne estas infanoj, nek la tipaj fijunuloj kriemaj kaj insolentaj kaj eble pro tio iri sola tien estis strange. Mi neniam iris al somera naĝejo tute sole (normale mi iras kun amikoj) kaj kvankam mi ne estas hontema, mi nervoziĝis antaŭ ol iri, pripensante ĉu mi estos konforta aŭ ne aŭ ĉu simple mi povus esti nur kun mi mem sen tediĝi (en mia kapo aperis la malhelpa frazo... kion (la ceteruloj) pensos pri mi? sed ceterulaj opinioj al ni devas fajfi). Mi jam estis dedicita do, mi aĉetis revuon pri historio (kiun mi ne multe ŝatis), prenis libron (1894, de George Orwell, tiun mi ja ŝatis), banveston kaj nag-okulvitrojn por pretigi min por tia aventuro... kaj tien mi iros.

Agi sole almenaŭ kelkfoje rekomendindas. Unue memestimo kreskas, kompreneble vi rimarkas ke vi povas fari kion ajn volus, sendepende, kaj nenio okazas, hontemo malkreskiĝas kaj ankaŭ vi lernas ĝui tiun tempon kun vi mem. Estas bela ĝui etajn detalojn, sonojn, kolorojn, odorojn, gustojn... kiuj normale estus nepercepteblaj ĉar ni havas nian cerbon okupata en jam milfoje priparolataj konversacioj.

Estas amaso de normalaj agoj kiuj ŝajnas malfacilegaj se oni faras sole, ekzemple... eniri kafejen, manĝi en restoracio, iri al la kinejo (ĉu vi iam provis?), al la teatro, al la naĝejo kaj multaj aliaj ejoj... ankaŭ aligi kursojn, ekskursojn, esperanto-grupojn (kiam estis via unua fojo kiam renkontis unuafoje alia(j)n esperantisto(j)n?... kaj fine, por mi, unu el la plej malfacilaj, feriumi sole, tio ankoraŭ mi ne spertis, sed mi volas provi iam. Ĉu mi iam kuraĝos?

13/8/14

Saluton!

Saluton, la plej kutima esperanta salutvorto (kaj la plej ŝatata de mi), la unua kiun ni uzas por ekkomenci paroladon kun alia samideano kaj la unuan ke mia patrino kaj kelkaj neesperantistaj amikoj uzas por saluti min (ili estas amindaj). Do, saluton al vi, kiu jam konis min de antaŭe, kaj saluton al vi nova leganto. Kiel vi fartas? ;)

Kial mi forlasis? Eble pro manko de tempo, eble pro manko de emo, eble ĉar mi tro pigras aŭ ĉar mi neniam vere fidis pri mia esperanta nivelo (vi ja legos erarojn, mi tion avertas) aŭ ĉar mi dubas ĉu mi kapablas interesigi iun pri kio mi skribas.

Nu, mi prezentiĝas al vi denove. Mi estas Alĉjo, madrida esperanta lernanto (eterna lernanto kiel oni dirus) mi ekkomencis lerni la lingvon antaŭ multaj jaroj, eĉ pli ol mi povas memori, eble pli ol 12.

Sed kiel multaj el vi, mi ne ofte parolis voĉe ĉar ne multas la esperantistoj ĉirkaŭ mi en mia ĉiutaga vivo. Mi nek sukcesis esperantigi iun el miaj proksimaj amikoj malgraŭ mi ilin tedigis klarigante niajn lingvajn avantaĝojn... certe vi scias pri kio mi parolas nun.

Kial mi skribas denove? Ĉar ĉi-jaro unu el miaj celoj estas plibonigi mian lingvokonon, praktiki kaj uzi esperanton (neforgesante la akuzativojn) kaj renkontiĝi kun aliuloj pli ofte. Mi ege volas partopreni en la centa esperanta kongreso en Lille. Ĉu vi iros?

Ekkomencas nun nova tempo por skribi kaj kundividi iajn ajn spertojn... mi tre ŝatus ke vi ankaŭ partoprenos de ĉi tiu taglibro do, komentu sube sed ĉiam respektoplene, ankaŭ mi akceptas korektadon, tiel bonkora mi estas ;)

Ĝis la revido!