22/8/14

Aŭgusto

Kvankam mi amas la someron, iri plaĝen, naĝejen; promeni nokte, manĝi glaciaĵojn... Aŭgusto en mia laborejo estas tre enuiga, tro. Mi ja devu havi du pagitajn feriajn monatojn, julio kaj aŭgusto, kiel instruistoj en lernejoj havas. Sed ĉar mi estas okupterapiisto (dankon al mia amiko Andy kiu ebliĝis tiun artikolon) mi jam forelspezis miajn tutajn feriojn kaj nun mi devas labori denove. Por tiuj kiuj ne konas min, mi laboras en Diurna Centro por demencaj maljunuloj (mi ja priparolos pri mia laboro en alia skribaĵo).

Okazas ke pro unue, ĉi tiu fortega krizo, kaj due, pro esti feriotempo, multaj "geavoj" forestas (mi ŝatas uzi tian karan vorton senzorge ĉu ili havas nepojn aŭ ne) mi ne havas multajn taskojn farendajn. Normale oni plendas (mi plendas) kiam estas tro da laboro kaj malmulte da helpo, sed kiam mi havas nenion por fari estas eĉ pli malbone! Mi malesperiĝas ĉar mi ne scias kion fari. Mi retumas kaj retumas, mi legas blogojn, mi parolas babileje (ĉu vi iam eniras en la babilejo de lernu.net? eble ni jam renkontiĝis tie iu mateno. Estas sufiĉe vigla babilejo ene de esperantujo), mi legas, mi studas esperanton, signolingvon... sed ok horoj estas tro da tempo por esti koncentrita legante pri la akuzativo, mi bezonas movi la krurojn, promeni, iri eksteren, sed mi ne povas. Do mi restas en mia terapi-ĉambro kun la same-kiel-mi lacegaj avoj. Kaj la tempo simple enterniĝas! Mi rigardadas la horloĝon kaj la hor-montriloj ne moviĝas...

Kion fari ĉi-kaze? Ĉu iu konsilo?

Bonŝance, jam vendredas kaj nur mankas hor-duono por fini laboron! Poste mi treinos, sportumi ĉiam liberigas min kaj renkontos amikojn por drinki bieron kaj tiel kompensi la kalorio-perdon.

Sed ĝis tiam, ankoraŭ mi devas esti ĉi tie, do legantoj, eniru babilejen kaj parolu kun mi!!

Koran brakumon al ĉiuj!!

No hay comentarios: