30/11/08

Avataro, la lasta aerfleksanto



Se vi ŝatas lukt-artojn kaj desegnofilmojn vi ne povas perdi la okazon spekti: Avataro, la lasta aerfleksanto. Ĝi estas manga-stila televid-felietono (kiel japanaj kartunoj) tre bone produktita. Ĉiu parto estas zorge farita, la muziko (bazita sur tradicia orienta muziko), la medioj (plena el detaloj), la movoj (fluaj kaj spektinda). Ne multaj desegnofilmoj havas ĉi nivelon.


Estas la historio de Aang, infano kiu havas la povon por kontroli la kvar elementojn (tero, aero, akvo kaj fajro) kaj tiel halti la militon kiun ekkomencis la Fajr-nacio.


Bedaŭrinde ĝi ne estas esperantigita do, oni nur povas spekti ĝin per la angla aŭ la hispana.

23/11/08

antauxa semajna frazo / Frase anterior de la semana

"De la fanatikeco al barbareco nur mankas pasxo"

Denis Diderot (1713-1784), franca verkisto /Escritor francés.

"Del fanatismo a la barbarie sólo media un paso"

La novaĵo: Subvencioj por privata edukado / Noticia: Subvenciones para la educación privada

Esperanza Aguirre (prezidantino de Madridio) subvencios la privatan edukadon en la Madrida Komunumo (oni pagos la 10% el elspezoj).


Simple hontinda. Nia prezidantino favoras, denove, la liberalismon/malnaciigon. Ŝi helpas ne tiujn humilajn familiojn kiu portas siajn gefilojn al publikaj lernejoj sed, tiujn kiuj havas pli akir-povon kaj povas pagi monat-pagon de privata edukado. Laŭ ŝi, estas helpo por la meza klaso. Nu, la edukadon (universala kaj senkosta) ni ĉiuj pagas per niaj impostoj do, kial ne favori publikajn sistemojn de ĉiu atingeblaj. Monhelpoj por pagi la lernejan refektorion, senpagaj lernonlibroj, substruktur-investado…


Mon-redukto en sano, malpli budĝeto por publikaj universitatoj kaj nun, ĉi tio. Alia bona ekzemplo por damaĝi la eduk-sistemon kaj trudi la negocon kaj monprofiton, kvankam la nura profito devu esti instrui pli liberajn civitanojn, pli pretaj kaj konkuraj kiuj, poste, disvolvos iliaj laborojn digne.


jen malsupre, protesto: Ni defendas la publikan infan-edukadon




Esperanza Aguirre dará subvenciones a los padres que llevan a sus hijos a colegios privados (pagará el 10% de los gastos derivados).

Simplemente vergonzoso. Nuestra presidenta favorece una vez más el liberalismo/privatización ayudando, no a las familias más humildes que llevan a sus hijos a escuelas públicas, sino a aquellas con mayor poder adquisitivo que si pueden permitirse la mensualidad de una educación privada. Según ella es una medida para ayudar a la clase media. Pero, si la educación (universal y gratuita) la pagamos todos con nuestros impuestos, por qué no favorecer los sistemas públicos a los que deberían poder acceder nuestros hijos. Becas de comedor, ayudas o gratuidad para los libros de texto, inversión en infraestructuras…

Recortes en sanidad, menos presupuesto para las universidades públicas y ahora esto. Otro claro ejemplo para desvirtuar el sistema de educación e imponer el negocio y el lucro, cuando el único beneficio que tiene que tener es el de formar ciudadanos más libres, mejor preparados y más competitivos que desarrollen después su trabajo de forma digna.

14/11/08

Programo Ares

Saluton al cxiuj... mi havas programon Ares sed gxi ne enretigxas, cxiam aperas la mesagxo enretigxata. Mi uzas vindozo vista... cxu oni scias kiel agordi gxin?

9/11/08

antauxa semajna frazo / frase de la semana anterior

"La plej granda obstaklo de la vivo estas atendi la moragauxon kaj perdi la hodiauxan tagon"
Lukio Aneo Seneko (4 a.Kr.-65 p.Kr.), hispana filozofo.

---------------------------------------

"El mayor obstáculo de la vida es esperar el mañana y perder el dia de hoy"
Lucio Aneo Senneca (4 a.C. -65 d.C), filosofo español.

Kion pensus Kristo? / ¿Qué pensaría Cristo?

Hodiaux matene okazis en Jerusalemo, en la pregxejo kie estas la Sankta Tombo (kie supozite estis enterigita Kristo) hontinda lukto inter membroj el malsamaj kristanaj religioj dum la pretigo de religia faro... Supozeble cxi homoj sekvas la parolon de Kristo, sed ankoraux pro ne konata kialo ekkomencis luktadon. Polico devis interveni por halti la religiuloj kiuj batalis inter ili. Kion pensus Kristo pri cxi tio?, kompreneble Li tute ne sxatus, neniu sxatus, sed okazis, kial? cxu la religia fiero aux fervoro rajtigas cxi konduto? Cxu supozita ofendo aux insulto rajtigas frapi iun? cxiu konas la respondon, ne. Sed okazas. Fanatikeco pusxas homojn fari tion, kion male ilia religio malpermesas. Servi Dio nur igxas preteksto... cxu malantaux sankta aferoj ne kasxas pov-gajnon aux ecx mon-gajnon? Kion vere pensos tiuj homoj kiam ili al Dio petas favorojn sed poste uzas Lin por sia propra profito?...



Hoy por la mañana ocurrió en Jerusalem, en la iglesia donde se encuentra el Santo Sepulcro (donde supuestamente estuvo enterrado Cristo)una ridicula pelea entre miembros de distintas religiones cristianas durante la preparación de un acto religioso... supuestamente esta gente sigue la palabra de Jesus, pero por una razón aun desconocida empezaron una pelea. ¿Qué pensaría Cristo de todo esto? por supuesto lo detestaría, todos lo hariamos, pero ocurre, ¿por qué?. ¿Es el fervor o el orgullo religioso razón suficiente?, ¿Justifica una supuesta ofensa o insulto agredir a alguien? todos conocemos la respuesta, no. Pero ocurre. Servir a Dios se convierte en un pretexto... ¿no hay detrás de esto, escondido, una busqueda de poder o incluso de dinero?. ¿Qué pensaran aquellos que rezan a Dios para luego usarlo en su propio beneficio?

2/11/08

antauxa semajna frazo

"La silento estas kiel la vento: ekscitas la grandajn miskomprenojn kaj ne estingas la plej malgrandajn"
Elsa Triolet (1896-1970), franca verkistino.

1/11/08

Polemiko: civitaneca edukado

Ĉi lerneja jaro ekkomencis kaj ankaŭ la polemiko. Niaj geinfanoj havas novan lern-objektojn, civitaneca edukado, kiu celas instrui pri homaj rajtoj, leĝoj, sekseco-diverseco, respekto al la malsamaj religioj, sekularismo, ktp. Ŝajnas ke neniu povas diri ke ĉi objekto estas malbona aŭ danĝera sed, bedaurinde (kaj kiel ĉiam) la Popola Partio, dekstra ideologio, oponigis ĝin. Laŭ ili civitaneca edukado estas ilo por instrui lernantojn laŭ la ideoj de la Socialisma Partio kiu regas nun.

Pro tio la Popola Partio (PP) sabotas la objekton tie kie ili regas*

*en Hispanio la aŭtonomaj komunumoj havas sendependo por organizi siajn instru-planojn.

En la Madrida Komunumo nia "kara" prezidentino permesis la konscienc-obĵetadon al tiuj familioj kiu kredas ke ĉi lern-objekto ne taŭgas por iliaj filoj, kaj nun juĝistoj devas decidi ĉu la obĵetado rajtas ĉar civitaneca edukado estas leĝa kaj deviga ĉar ĝi estis aprobita pere de la parlamento. Alia ekzemplo, en la Valencilanda Komunumo, oni instruas la objekton anglalingve. Nur du lernantoj el 200 sukcesis la ekzamenon ĉar la plej multo el ili ne havas sufiĉan nivelon por kompreni la konceptojn angle.

Aliaj diras ke nur la gepatroj (aŭ la eklezio) devas instrui pri moralaj aferoj... Ĉu ni ne volas doni ilojn al niaj infanoj por kompreni la nuntempan mondon? Por klarigi al ili ke ekzitas pluraleco kaj diverseco?

Multaj homoj jam tedas pro la politik-manieroj de la Popola Partio kiu oponas al ĉio kaj elpensas ridindajn blokadojn al la estraraj iniciativoj.