30/11/08

Avataro, la lasta aerfleksanto



Se vi ŝatas lukt-artojn kaj desegnofilmojn vi ne povas perdi la okazon spekti: Avataro, la lasta aerfleksanto. Ĝi estas manga-stila televid-felietono (kiel japanaj kartunoj) tre bone produktita. Ĉiu parto estas zorge farita, la muziko (bazita sur tradicia orienta muziko), la medioj (plena el detaloj), la movoj (fluaj kaj spektinda). Ne multaj desegnofilmoj havas ĉi nivelon.


Estas la historio de Aang, infano kiu havas la povon por kontroli la kvar elementojn (tero, aero, akvo kaj fajro) kaj tiel halti la militon kiun ekkomencis la Fajr-nacio.


Bedaŭrinde ĝi ne estas esperantigita do, oni nur povas spekti ĝin per la angla aŭ la hispana.

No hay comentarios: