1/11/08

Polemiko: civitaneca edukado

Ĉi lerneja jaro ekkomencis kaj ankaŭ la polemiko. Niaj geinfanoj havas novan lern-objektojn, civitaneca edukado, kiu celas instrui pri homaj rajtoj, leĝoj, sekseco-diverseco, respekto al la malsamaj religioj, sekularismo, ktp. Ŝajnas ke neniu povas diri ke ĉi objekto estas malbona aŭ danĝera sed, bedaurinde (kaj kiel ĉiam) la Popola Partio, dekstra ideologio, oponigis ĝin. Laŭ ili civitaneca edukado estas ilo por instrui lernantojn laŭ la ideoj de la Socialisma Partio kiu regas nun.

Pro tio la Popola Partio (PP) sabotas la objekton tie kie ili regas*

*en Hispanio la aŭtonomaj komunumoj havas sendependo por organizi siajn instru-planojn.

En la Madrida Komunumo nia "kara" prezidentino permesis la konscienc-obĵetadon al tiuj familioj kiu kredas ke ĉi lern-objekto ne taŭgas por iliaj filoj, kaj nun juĝistoj devas decidi ĉu la obĵetado rajtas ĉar civitaneca edukado estas leĝa kaj deviga ĉar ĝi estis aprobita pere de la parlamento. Alia ekzemplo, en la Valencilanda Komunumo, oni instruas la objekton anglalingve. Nur du lernantoj el 200 sukcesis la ekzamenon ĉar la plej multo el ili ne havas sufiĉan nivelon por kompreni la konceptojn angle.

Aliaj diras ke nur la gepatroj (aŭ la eklezio) devas instrui pri moralaj aferoj... Ĉu ni ne volas doni ilojn al niaj infanoj por kompreni la nuntempan mondon? Por klarigi al ili ke ekzitas pluraleco kaj diverseco?

Multaj homoj jam tedas pro la politik-manieroj de la Popola Partio kiu oponas al ĉio kaj elpensas ridindajn blokadojn al la estraraj iniciativoj.

No hay comentarios: