22/10/08

tre grava novaĵo: Mi fariĝis 27!! ^_^

Urĝa ĝisdatigo: la 19an de oktobro estis mia datreveno. Mi iĝis 27... ne estas multaj jaroj sed mi jam tre proksimas al 30, sed ne gravas. Mi ne zorgas pri maljuniĝi. Estis dimanĉo do mi noktumis iomete (mi revenis ne tro malfrue, nur ĝis la sesa matene) kaj estis kun kelkaj amikoj la sabatan nokton. Pro familia situacio ne estis la oficiala festo do, la okan de novembro mi kunigos ĉiujn ĉe mi, por bone festumi.

Unue ni estis en trinkejo babilante kaj poste ni iris dancejon. Mi feliĉis ĉar dum la nokto mi renkontiĝis kun multaj homoj konataj de mi kaj ankaŭ ĉar amiko de Barcelono povis veni. Tamen multaj aliaj mankis sed mi ilin atendas ĉe la venonta festo.

jen foto de la grupo, mi estas tiu kiu estas pli dekstre


2 comentarios:

Tonyo dijo...

Gratulon, Alĉjo.
Havu bonan festadon!
(la 1-a vespere estas kunveno de madridaj esperantistoj; vi povos kunfesti verde!)

Anónimo dijo...

Feliĉan Datrevenon!!!

Nos vemos en Mandril! :P