23/10/08

Okazas en Madrido (parto 2)


Por malaperigi la nepagitan ŝuldon (bv. Vidu afiŝo pri Okazas en Madrido, parto 1), la urbestro de Madrido disvolvis novan solucion… nu, kompreneble tiu ne estas la oficiala kialo sed ĉiuj suspektas pri la celo de ĉi tiu rimedo… jen la urbodoma versio: por favori la recikligon kaj la korektan rubo-malkunigon oni kreis monpunon por tiuj najbar-komunumoj kies membroj ne bone forĵetos iliajn rubojn en la taŭgaj rubujoj (en Hispanio ni havas verdan rubujon por organaĵoj; flavan por plastaĵoj, metalaĵoj kaj karton-brikoj, alian bluan por kartono kaj papero kaj alian por boteloj).


Plendoj rapide aperis, ĉar kial homoj kiu bone forĵetas la rubon devas esti punita pro la kulpo de aliaj? Ĉu ne estos plibone konsciigi pri la neceso zorgi pri nia planedo kaj eduki pri recikligo? Sed la urbodomo bezonas la monon por pagi al iliaj kreditoroj.

No hay comentarios: