17/10/08

La novaĵo: Bebo naskiĝis por savi sian fraton

Li estis elektita per la metodo de antaŭenplanti genetika diagnozo. Ĉi tio estas tekniko por elekti sanan embrion inter aliaj kiuj portis genetikan malsanon. Tial, oni povos uzi poste sian umbilikan ŝnuron por preni ŝanĝon kaj kuraci la denaskan anemion de sia frato. Esta la unua fojo ke okazas io tia en Hispanio.

Kelkaj malfermis la diskuton, ĉu rajtas elekti kiun naskiĝos? ĉu rajtas elekti iun genetike? Kompreneble ĉikaze la celo de la elekto estas tre klara, savi. Sed imagu, ĉu ni rajtas elekti ekzemple havi aŭ ne havi filon kun mensa malfriĝo? Ĉu poste ne venos elekti plialtan aŭ plibelan aŭ plisaĝan filon?

2 comentarios:

Viktoro dijo...

Jes, vi pravas demandante, ĉu homoj rajtas elekti, kiu el multaĵo de eventualaj infanoj finfine naskiĝos. Sed se vi diras pri rajtoj, ankaŭ estas grava scii pri la bazo, sur kiu baziĝas homa kompreno pri rajtoj. Ege gravas scii, kio estas la homo: ĉu besto socia, ĉu dia kreaĵo. Gravas ankaŭ scii, kio estas niaj animoj (mensoj, konscioj ktp.): ĉu estas io profunde ligita al niaj korpoj aŭ ĉu estas io tute alia ol niaj korpoj, ankaŭ ĉu niaj animoj estas eternaj aŭ ne?
Jen supre estas nur kelkaj proksimumaj demandoj, al kiuj, laŭ mi, tre gravas respondi, se oni volas firmigi sian pozicion pri la rajto enmiksi sin en tiu afero, kiun vi priskribis.
Mi devas konfesi, ke mi mem ne havas iun certan opinion pri ĉi tiuj aferoj. Sincere, ju pli aĝa mi fariĝas, des pli malunusenca fariĝas mia opinio pri homaj vivmanieroj.
Estime, Viktoro.

Alĉjo dijo...

Sal' Viktoro,

mi ne kredas je Dio, nek je la animo do laux mia opinio la elekto cxikaze ja rajtas cxar gxia celo estis naski deziratan bebon kaj ankaux savi alian. Embrio ne estas ankoraux homo almenaux gxis gxi havas cerban agadon. Elekti estas parto de nia scienca evoluado, ne por plibonigi nin, sed por kuraci kaj helpi.

Tre dankon pro via vizito kaj komento.