15/9/14

Signolingvoj kaj Esperanto

Ekde mia infanaĝo mi volis lerni Signolingvon, scii kiel surdaj personoj povas paroli inter ili nur per manmovoj, poste mi malkovris ke ili ne nur la manojn uzas sed ankaŭ aliajn korpopartojn. Kiam mi vidis surdulojn signante estis kvazaŭ io mistera, eĉ pli ol kiam mi aŭdis alian parolatan lingvon, kaj hodiaŭ ke mi jam povas kompreni ĝin estas ne plu mistero, sed io belega.

Dum mia lernado multajn aĵojn mi lernis. Unue, ĉiu surda komunumo havas sian propan signolingvon, ordinare, estas po unu lingvo por unu lando, sed ene de ĉiu lando malsamaj dialektoj kunekzistas kaj eĉ tute malsamaj lingvoj. Ĉi tie en Hispanio kunestas la hispana signolingvo kaj ankaŭ la kataluna. Singolingvoj estas kiel ia ajn lingvo, ilia deveno estas tute natura. Kiam sufiĉe granda nombro da surduloj kontaktas inter ili, la lingvo disvolviĝas per si mem, kaj poste evoluas malsame kiam komunumoj malproksimiĝas. Ĝuste kiel okazis ekzemple kun la hispana lingvo parolata en Hispanio aŭ en Sudameriko.

Ankaŭ mi lernis, ke ne por uzi signoj anstataŭ vortoj la lingvo estas malpli riĉa aŭ esprimoplena, tute male. Kiam Surduloj signas ŝajnas ke oni povas vidi pri kio temas antaŭ la okuloj, kvazaŭ la lingvo estus pentrata sur la aero. Se vi vidas Surdulo signante rakonton estas simple mirinda. Signlingvoj estas plena de sprimoj, vort/signo-ludoj, metaforoj, ktp.

Sed kiel rilatas Signolingvoj kaj Esperanto? Mi jam diris ke ekzistas multaj malsamaj lingvoj, kaj Surduloj ankaŭ renkontiĝas en internaciaj kunvenoj. Do ili bezonis alian helpolingvon por kompreni inter si. De Esperanto ili prenis la ideon kaj devenis unue Gestuno, kiu estis signoprovizo el la plej rekoneblaj internaciaj signoj, sed tamen ĝi ne havis gramtikon do ne estis vera lingvo.Sed tiu ilo evoluiĝis kaj rezulte aperis la nuna plej uzata sistemo, la internacia signolingva sistemo. Ĝi divastiĝis sufiĉe multe precipe inter junuloj kaj voĵaĝantoj, ĝi nek havas propan gramatikon do, la uzanto normale uzas sian propan signolingvan gramatikon kaj anstataŭigas la signojn per iliaj internaciaj ekvivalentoj.

La ideo komuniki per pli taŭga kaj neŭtrala lingvo ŝajnas aperi tute nature kiam malsamaj lingvoparolantoj/signantoj renkontiĝas, kaj oni sentas ke unu nacia lingvo ne povas esti uzata super la aliaj sed nur per tute alia lingvo pli neŭtrala aŭ internacia la plej bona komunikado okazos.

Ankaŭ estis provo de iaspeca signata Esperanto, nomita Signuno, sed neniam vere disvolviĝis. Ĝi havis sian propan manalfabeton kun specialaj manformoj por la ĉapelitaj esperantaj literoj!