Mostrando entradas con la etiqueta Madrido. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta Madrido. Mostrar todas las entradas

22/8/14

Aŭgusto

Kvankam mi amas la someron, iri plaĝen, naĝejen; promeni nokte, manĝi glaciaĵojn... Aŭgusto en mia laborejo estas tre enuiga, tro. Mi ja devu havi du pagitajn feriajn monatojn, julio kaj aŭgusto, kiel instruistoj en lernejoj havas. Sed ĉar mi estas okupterapiisto (dankon al mia amiko Andy kiu ebliĝis tiun artikolon) mi jam forelspezis miajn tutajn feriojn kaj nun mi devas labori denove. Por tiuj kiuj ne konas min, mi laboras en Diurna Centro por demencaj maljunuloj (mi ja priparolos pri mia laboro en alia skribaĵo).

Okazas ke pro unue, ĉi tiu fortega krizo, kaj due, pro esti feriotempo, multaj "geavoj" forestas (mi ŝatas uzi tian karan vorton senzorge ĉu ili havas nepojn aŭ ne) mi ne havas multajn taskojn farendajn. Normale oni plendas (mi plendas) kiam estas tro da laboro kaj malmulte da helpo, sed kiam mi havas nenion por fari estas eĉ pli malbone! Mi malesperiĝas ĉar mi ne scias kion fari. Mi retumas kaj retumas, mi legas blogojn, mi parolas babileje (ĉu vi iam eniras en la babilejo de lernu.net? eble ni jam renkontiĝis tie iu mateno. Estas sufiĉe vigla babilejo ene de esperantujo), mi legas, mi studas esperanton, signolingvon... sed ok horoj estas tro da tempo por esti koncentrita legante pri la akuzativo, mi bezonas movi la krurojn, promeni, iri eksteren, sed mi ne povas. Do mi restas en mia terapi-ĉambro kun la same-kiel-mi lacegaj avoj. Kaj la tempo simple enterniĝas! Mi rigardadas la horloĝon kaj la hor-montriloj ne moviĝas...

Kion fari ĉi-kaze? Ĉu iu konsilo?

Bonŝance, jam vendredas kaj nur mankas hor-duono por fini laboron! Poste mi treinos, sportumi ĉiam liberigas min kaj renkontos amikojn por drinki bieron kaj tiel kompensi la kalorio-perdon.

Sed ĝis tiam, ankoraŭ mi devas esti ĉi tie, do legantoj, eniru babilejen kaj parolu kun mi!!

Koran brakumon al ĉiuj!!

23/10/08

Okazas en Madrido (parto 2)


Por malaperigi la nepagitan ŝuldon (bv. Vidu afiŝo pri Okazas en Madrido, parto 1), la urbestro de Madrido disvolvis novan solucion… nu, kompreneble tiu ne estas la oficiala kialo sed ĉiuj suspektas pri la celo de ĉi tiu rimedo… jen la urbodoma versio: por favori la recikligon kaj la korektan rubo-malkunigon oni kreis monpunon por tiuj najbar-komunumoj kies membroj ne bone forĵetos iliajn rubojn en la taŭgaj rubujoj (en Hispanio ni havas verdan rubujon por organaĵoj; flavan por plastaĵoj, metalaĵoj kaj karton-brikoj, alian bluan por kartono kaj papero kaj alian por boteloj).


Plendoj rapide aperis, ĉar kial homoj kiu bone forĵetas la rubon devas esti punita pro la kulpo de aliaj? Ĉu ne estos plibone konsciigi pri la neceso zorgi pri nia planedo kaj eduki pri recikligo? Sed la urbodomo bezonas la monon por pagi al iliaj kreditoroj.

4/10/08

Okazas en Madrido

La novaĵo:
"Juĝisto deklaris neleĝaj la park-horloĝojn kiuj estas ekstere de la ĉirkaŭ-vojo M-30"


Madrido estas la plej ŝulda urbo en Hispanio. Post la ega konstruado kiu estis la subterigo de la aŭto-vojo M-30 (kiu ĉirkaŭas la ĉefurbo) la ŝuldo atingis la sumo de 6.500 milionoj da eŭroj. Ekde tiam Alberto Ruiz Gallaradón, la urbestro, volas reakiri monon iel ajn.

Unu el tiu rimedoj por gajni monon estas plenigi la urbon per park-horloĝojn. La kialo laŭ la urbodomo por fari ĉi tion estas ke Madrido estas tre obstrukcita per la aŭtoj kaj pro tio homoj kiu ne loĝas en la ĉefurbo uzos aliajn veturilojn por veni se ili devas pagi por parki iliajn aŭtojn, kaj ankaŭ la propraj madridanoj trovos park-lokojn pli facile (ĉu iu kredis tiun ekologian ekskuzon kiam li eĉ ne faris informon pri la mediaj sekvoj de la M-30). Sed Gallardón etendis la park-horoloĝoj ekstere la limoj de la urbocentro kompreneble por gajni eĉ pli da mono. La najbaroj plendis kaj turnis al la juĝejo kiu nun ilin pravis.

M-30 estas nun moderna kaj utila vojo, tamen la elĉerpo da mono kaj la nuntempa ŝuldo, kiu pligraviĝis pro la internacia krizo, havas nun gravajn konsekvencojn. Multaj sociaj projektoj estas nun haltigitaj, multaj suburbaj kvartaloj el Madrido bezonas modernigadon kaj novajn infrastrukturojn. Lernejoj, maljunulejoj, sportejoj, ĉio, estos ne konstruataj. Ĉu ne eblis konstrui la aŭto-vojon alimaniere?... hontinda estas ke kvankam ne estas mono por la veraj problemoj, la projekto por organizi la olimpikaj ludoj en 2016 ankoraŭ daŭras. Denove, la personaj planoj de nur unu ulo estas pli grava ol la bonstato de la ceteraj kaj kiel ĉiam malriĉuloj estos kiuj pli malfacilojn havos.