Johanna Sigurdardottir regos ĉi landon venontan semajnon. Ŝi estas 66 jaraĝa virino kiu edziĝis kun alia virino en la jaro 2002. Ŝi laboris dum ok jaroj por la Socia Ministerio kaj post la demisio de Geir Haarde ŝi iĝos ĉefministrinon.
Iom post iom la homa socio evoluiĝas kaj akceptas ke ni ĉiuj estas egalaj kaj havas la samajn rajtojn. Nur justas esti juĝita pro niaj laboro kaj faroj, genro, religio, seksemo aŭ haŭtokoloro tute ne gravas.
Jen spektinda video kaj bela kanto verkita de Tontxu /Toncxu/. Li kantas hispane kaj ŝi uzas hispanan signolingvon. Vi povas legi sube la tradukon en esperanto.
Os dejo un bonito video con una bonita canción de Tontxu. canta en español y ella usa la lengua de signos española. Podeis leer más abajo la traucción en esperanto.
Mi neniam ŝtelos auroron al vi, mi nur volas ke vi iru kaj ke vi revenu, kiam vi deziros Mi ne estos la ŝtelisto de viaj matenoj, mi nur volas ke vi dormu kaj apud mi vi vekiĝos, se vi deziras.
Libere, mi amas vin libere. Memori kiel ni konatiĝis kaj forgesi la morton kaj la solecon. Ĵaluzoj estas mensogo kaj mi vero.
Mi ne memoras la pasintempon antaŭ vi...
Mi amos vin multe pli bone ĉar multe kaj tro estas eraro. Kaj se ne rigardu min plorante kiel infano kontraŭdirante min. Mi demandas min kun kiu vi estos, ĉu vi revenos aŭ ne. Kaj mi ekdormas sole kun vi (x2)
Mi neniam ŝtelos auroron al vi. Mi ne estos la ŝtelisto de viaj matenoj. Mi neniam ŝtelos pli aurorojn al vi. Mi ne estos la ŝtelisto de viaj matenoj.